Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko

 

Prezidanto: D-ro Dan MAXWELL, 1625 5th Street, NW Ap.1, USA-Washington, DC 20009

Vicprezidanto: OProf.Dr. Helmar Frank, Kleinenberger Weg 16, D-33102 Paderborn

tel.: (0049-/0-)5251-64200, fakso: (0049-/0-)5251-163533

 

Redakcia respondeco: OProf. Dr.habil.H. Frank Finredaktita: 1999-12-06


 

Statuto de la Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko (TAKIS) - proponita por validigo ekde 1999.12.24

§1 (Ekesto kaj sidejo) La Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko (TAKIS) konstituigxis fakte 1983-08-27 en Namur okaze de la Xa Internacia Kongreso pri Kibernetiko de l’Association Internatiionale de Cybernétisxue (AIC). La notaria fondo-akto sekvis 1984-01-02 en San Marino okaze de la Unua Sanmarina Universitata Sesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

La legxa sidejo povas esti translokigata de San Marino en alian landon per decido de la estraro.

§2 (Celoj) Komprenante la nocion kibernetiko en la vasta senco tradicia cxe AIC kaj AIS, kaj laborante en periodoj de po 2 – 4 kalendaraj jaroj TAKIS apogas la kibernetikon per

okazigo de po unu mondkongreso en cxiu laborperiodo en la labor- ał logxloko de la prezidanto (ał eventuale de vicprezidanto), kaj de malcentraj konferencoj telekomunikadaj;

partoprenado en kibernetikaj projektoj de (1) espolorado (antropokibernetika, gxeneralkibernetika, konstruktkibernetika kaj biokibernetika), (2) reviziado (dokumentada, traduka, terminologia, enciklopedia, scienc-historia kaj filozofia laboroj) kaj (3) instruado (universitata, lerneja kaj popularscienca);

kunlaboro kun AIS, AIC kaj aliaj institucioj, kiuj alie flegas la kibernetikon;

strebado al fuzio kun kibernetikaj organizajxoj kun esence la samaj celoj kaj laborkampoj, precipe kun AIC.

§3 TAKIS havas lingvojn (a) dałrajn, (b) dumtempajn, (krome uzendajn dum la aktuala laborperiodo) kaj (c) sideje oficialan. - cxiu dałra kaj cxiu dumtempa lingvo estas laborlingvo de la mondkongreso

La dałraj lingvoj estas ILo (estante la nełtrala lingvo uzata de AIC kaj AIS) same kiel la Angla (Usona) kaj Germana (estinte la precipaj laborlingvoj de la kvin vojigaj „patroj de la kibernetiko": Schmidt, Shannon, v.Neumann, Wiener, Zuse).

La dumtempaj lingvoj estas (kondicxe ke en ili jam ekzistas kibernetika literaturo) la preferata lingvo de la dejxoranta prezidanto kaj cxiu lingvo, kiu estas oficiala en la urbo de la mondkongreso, ał estas la preferata pensad- kaj laborlingvo de almenał 1/3 de la membroj komence de la laborperiodo.

La sideje oficiala lingvo estas uzata por la komunikado, kiu estas en la lando de la sidejo jure necesa kun la sxtataj ał sxtate legitimitaj institucioj.

Eventuala regiona sekcio de TAKIS povas alie difini siajn lingvojn, kondicxe ke ILo estu unu el ili.

§4 (Membreco, kotizo kaj aligxo) TAKIS konsistas el (a) siaj senperaj, individuaj membroj, (b) siaj senperaj, kolektivaj membroj, (c) siaj honoraj membroj kaj (d) la individuaj kaj la kolektivaj membroj de siaj eventuale jure memstaraj regionaj sekcioj.

Ciu ordinara (ne honora) individua membro pagas jarkotizon fiksitan de la membrarasembleo en la antała kalendara jaro; li rajtas liberigxi de plua kotizpagado per pago de 25 aktualaj jarkotizoj dum unu kalendara jaro. cxiu kolektiva membro pagas la duoblan jarkotizon. Honora membro estas liberigita de la devo de kotizpagado. cxiu individua membro ricevadas senpage la oficialan revuon de TAKIS; kolektivaj membroj ricevas du ekzemplerojn.

cxiu individuo rajtas aligxi per simpla deklaro, akompanata de la unua kotizpago kaj de almenał la bazaj informoj demandataj de AIS por aligxo al ties Internacia Scienca Kolegio (ISK). Se la individua membro ne kontrałas kaj se gxi plenumas la formalajn kondicxojn, TAKIS ałtomate zorgos pri aligo ankał al ISK liberigante siajn anojn de kroma kotizpagado al AIS. – La aligxo de scienca asocio, entrepreno ał alia institucio kiel regiona asocio ał kolektiva membro okazas per interkonsento kun la estraro. – Pro specialaj meritoj koncerne la celaron de TAKIS, la estraro ał la membroasembleo povas proklami ajnan individuon „Honora Membro".

La membreco eksxvebas (a) jarkomence dum kiam ankorał estas pagenda la kotizo kaj (b) se pro gravaj kialoj la estraro tion decidas. La membro, kiu devas esti informita pri la eksxvebo de sia membreco ene en tri monatoj, rajtas apelacii al la membroasembleo. La membreco cxesas (a) pro morto ał propravola eksigxo, (b) pro eksigo lał decido de la membrarasembleo kaj (c) kiam la membreco sxvebas jam dum pli ol unu kalendara jaro.

§5 (Organoj) La decidrajtaj organoj estas (a) la membrarasembleo (ał, kiam TAKIS havos pli ol mil senperajn membrojn, la delegitarasembleo de la regionaj asocioj), (b) la estraro kaj (c) la revizoraro.

§6 (Membrarasembleo) La membrarasembleo estas kunvokata de la prezidanto okaze de la mondkongreso okazanta dum lia dejxorperiodo. La alvokilo, kiu devas indiki la tagon, la lokon, la horon kaj la tagordon, estu distribuata kune kun la invito al la mondkongreso kaj afisxata en la kongresejo. Eksterordinara asembleo devas esti alvokata unu kalendaran monaton anticipe de la prezidanto pro decido de la estraro ał pro skriba peto de minimume 20% de la membroj; gxi povas okazi ankał malcentre, sub gvidado de la gxenerala sekretario. cxiu membro havas unu vocxon, kiun li rajtas skribe delegi al ajna individua membro. – La membrarasembleo devas decidi pri cxio, pri kio ne decidu la estraro ał la revizoraro, kaj rajtas nuligi cxiujn decidojn de cxi tiuj aliaj organoj.

§7 (Estraro) La membrarasembleo elektas minimume tri, maskimume sep individuajn membrojn en la estraron. Regiona sekcio havanta pli ol 100 membroj, de kiuj neniu estas elektita en la estraron, rajtas memstare elekti unu kroman estraranon. La elekto okazas por unu dejxorperiodo, kiu konsistas - lał antała decido de la membarasembleo - el 2, 3 ał 4 kalendaraj jaroj, kies lasta estu la jaro de la sekvanta mondkongreso.

La estraro elektas inter si mem la prezidanton kaj minimume du vicprezidantojn. Krome estas elektenda gxenerala sekretario kaj trezoristo, se necese el inter la individuaj membroj ne elektitaj en la estraron. La estraro zorgu pri la okazigo de la sekvanta mondkongreso, pri la havigo de la oficiala revuo al la membroj kaj la flegado de la membrolisto, pri cxia korespondado kun la membroj, pri enspezoj kaj elspezoj, pri la kunlaborado kun kolektivaj membroj, eventualaj regionaj asocioj kaj eksteraj institucioj, pri iniciato kaj kunordigado de kibernetikaj projektoj, pri publikaj rilatoj kaj, lałbezone, pri statutsxangxoj. La estraro dedidu pri la distribuo de siaj taskoj dum sia laborperiodo.

§8 (Revizoraro) TAKIS estas kontrolata ekonomie de du revizoroj, elektitaj por la sekvanta laborperiodo fare de la membrarasembleo. Ili ekzamenas la spezkalkulon kaj la bilancon de la estraro, kies kunsidojn ili rajtas cxeesti. Ili raportas al la membrarasembleo kaj eventuale proponas sensxargxigon de la estraro.

§9 (Malfondo) Se la asocio pro decido de ¾ de la membroj malfondigxas sen decidi pri alia maniero likvidigi sian havajxon, tiam cxi tiu falas al AIS.

(Proponita 1999-12-05 de Prof. Dr. H. Frank)